Hiroscima e Nagasachi - Scuola Media "Cavour" Modena

Cerca nel sito
Vai ai contenuti

Menu principale:

Hiroscima e Nagasachi

Progetti

La 27an, marto,
sur "Hirosxima Lando", TTTejo http://www.chugoku-np.co.jp/hiroshima-koku/por-paca jxurnalo redaktita de grupo de lernejanoj de Hirosximo sur la tagjxurnalo Cxuugoku Sxinbun aperis artikolo pri grupo Junaj Senlandlimoj "E-Lupetoj" de lernejanoj de urbo Modena, Italio.  La TTTejo de Hirosxima Lando estas en du lingvoj la japana kaj la angla, la artikolo pri "E-Lupetoj" aperis
nur en la japana. Unue titolo: Hirosximo, Porpaca aktivado de lernejanoj.

1) Lernejanoj kolektas ofermonon por logxantoj damagxitaj de la katastrofo.(foto)
2) lernejanoj produktis animitan filmon de la kanto  Kordeziro. (2 fotoj)
3) Projekto de lernejanoj kaj studentoj de urboj Hirosximo kaj Nagasako solidarece ligi sin. (foto)
4) Volontula por-paca grupo nove fondita. (foto)
5) Ceremonio de lernejanoj antaux la monumento de la Infanoj de Atombombo. (foto)

6) "Mil papergruoj", grupo de lernejanoj de Maribor, Slovenio, prezentis rakonton de Sasaki Sadako, la atombombita infano de Hirosximo, cxe malfermo de ekspozicio Hirosima-Nagasaki. Inter la grupo kaj la redaktanto, unu el lernejanoj de Hirosximo, per Esperanto pontis Hirosima Esperanto-Societo.
(foto)
7) Grupo de karateo en Francio havas projekton (Hirosima-Nagasaki" kaj venos al Hirosximo en cxi  somero. (foto)

8) "Kordeziro" kantata en la itala
 En la mezlernejo Cavour de urbo Modena, norda Italio, trovigxas grupo Junaj senlandlimoj "e-Lupetoj."  La grupo fondigxis en 2005, aktivas intersxangxi
inter diverskulturoj kaj tiel plu.  La grupo nun aktivas traduki en la itala la poezion de la kanto Kordeziro naskigxinta en Hirosximo.
 La kanto Kordeziro naskigxis en por-paca lernado cxe mezlernejo en urbo Hirosximo, kaj jam ricevis  pli ol 2000 "5an strofon" de la poezio.
 F-ino Martina BENINCASA (14agxa), reprezentanto de la grupo parolas,
 "Mi sentas mesagxon de espero kaj paco, la melodio estas tre bela."
 En majo okazos ekspozicio "Hirosima-Nagasaki" en urboj Madena kaj aliaj.
 F-ino Benincasa lernanta ne forgesi la hororon de naziismo kaj ankaux pri tragedio de Hirosima-Nagasaki, parolas, "Ni havos rilatojn akiri atestojn pri la 2a Mondmilito kaj tiel plu. kaj eble, iun tagon viziti Hirosximon."

En alia pagxo kadre de "Post redaktado" la lernejano redaktinta du markitajn per # skribis, "Mi volas pli intersxangxi kun alilandaj samagxuloj lerninte Esperanton." Li 14agxa havis fortan impreson, diras la jxurnalisto la tagjxurnalo.
Kial #-markitaj artikoloj estis ne pli grandaj ol niaj laboroj per esperanto, kauxzis la katastrofo kaj ties subite aldonitaj artikoloj. Nun ni japanoj 3 semajnojn vivas en funebraj tagoj.

OSIOKA Taeko kaj MoritakaHirosima Esperanto-Centro


Torna ai contenuti | Torna al menu